Eŭripides
EL «MEDEA»

Medea estas filino de Aietes, reĝo de Kolĥis. En Kolĥis gardas drako la orlanon, kiun akiri ordonis al Jasono lia malica onklo Pelias. Gvidate de Jasono, herooj navigas por tiu entrepreno sur la ŝipo Argo (argomaŭtoj).
En Kolĥis Medea morte enamiĝas al Jasono, helpas lin akiri la orlanon, malgraŭ la volo de sia patro, fuĝas kun Jasono kaj savas lin de la persekuto de la patro per la ofero de sia propra frateto.
Veninte al Korinthos, Jasono svatiĝas pri Kreŭsa, filino de la tiea reĝo Kreono. La forlasita Medea, suferante tian maldankon, lamentas al la virinoj de Korinthos:

MEDEA:
Sur min neatendite nun falegis ĉi malbono,
kaj mian koron rompis ĝi, plu mi ne emas vivi,
jes, morti mi sopiras jam, ho vi, virinoj karaj!
Ĉar kiu estis ĉio por mi, nur nun mi scias, kiom:
el ĉiuj viroj mia edz' fariĝis plej; malbona.
El ĉiuj estoj sur la ter' vivantaj kaj pensantaj,
nur ni, virinoj havas ja la plej malbonan sorton.
La edzon devas ni por ni aĉeti por trezoroj,
kaj kiel estron de la korp' akcepti lin. La ŝanco
nur estas, kian gajnos ni, ĉu bonan aŭ malbonan.
Ĉar misfamiĝas la virin', se l' edzon ŝi forlasas,
kaj sian svatiĝanton ŝi ne povas ne akcepti.
Veninte inter leĝojn kaj kutimojn tute novajn,
divenistinoj esti ni bezonas, ĉar ni hejme
neniam lernis, kiel do la litkunulon trakti.
Se ni atingis kun klopod' fervora, ke la edzo
alkutimiĝis bone, kaj ne nur sub trudo trenas
la jugon — enviinda viv'! Se ne — prefere morti!
La vir', se hejme la restad' fariĝas al li teda,
eliras aliloken por dissolvi la korzorgojn,
li havas kien turni sin, amikojn kaj kompanojn,
sed ni ne rajtas al estaĵ' alia eĉ rigardi.
Kaj oni diras pri ni eĉ, ke ni sekure vivas,
ĉar ni restadas en la hejm', dum ili luktas lance.
Sed estas tre malĝusta pens': prefere ja trifoje
malantaŭ ŝildo stari ol nur unufoje naski!
Sed ne koncernas same min kaj vin ĉi tiuj vortoj.
Vi havas hejmon tie ĉi kaj la gepatran domon,
jen estas al vi la porviv' kaj viaj geamatoj,
dum mi senhejme kaj en sol' suferas de l' orgojlo
de l' edzo, mi, ŝtelita for de sur barbara tero.
Patrino, frato kaj parenc' ne estas, ke ĉe ili
dum la rifuĝo el la plag' mi havus certan rodon.
Nur tiom petas mi de vi, nur tion al mi faru,
ke vi, se trovus mi por venĝ' la vojon aŭ rimedon,
ke inde pagu mia edz' por ĉi turment' (kaj ankaŭ
la fianĉin', kaj kiu ŝin edzine al li donas),
silentu! Plenas la virin', per timo alifoje,
batalon kaj armilojn eĉ rigardi ne kuraĝas,
sed kiam trafas la ofend' ŝian geedzan liton,
plu ŝia sangsoifa kor' nenion konsideras!